KREI KONTON

*

*

*

*

*

*

ĈU PASVORTO FORGESITA ?

*

Legu la plej freŝajn novaĵojn

Stacioj de l'amo la kvina esperanto-albumo de ĴeLe - Oficiala apero la 13an de februaro 2024.

 

Jhele Stacioj de l Amo500px

 

Stacioj de l'amo alvenas ĝustatempe por la Sankt-Valentena tago.


Ĝi estas la kvina albumo de ĴeLe eldonita en 2020 sur KD kun enhavo de 16 kantojn.
En la albumo Stacioj de l'amo Lena kolektis kantojn pri amo el diversaj jaroj (inter 1987 kaj 2020).

Albumo dediĉita al patrino, al filino ("Mia steleto") kaj al Esperanto "Esperanto-lando". Amaj travivaĵoj kunportos vin en ĉiuj aliaj kantoj !

Stacioj de l'amo reaperas laŭ la kutimaj bit-formatoj disponeblaj ĉe Vinilkosmo alklakante ĉi tie

kaj en la kutimajn elsendfluaj platformoj...

 

Se vi ankoraŭ ne konas la duopon ĴeLe iru al la artista paĝo ĉi tie


Oficiala muzikvideo aperos tre baldaŭ

vertical post ĴeLe Stacioj de lamo 45ecb70a c4ce 4495 9947 811ea76bd768

 415782733 2832830463531244 6927132444963508450 n

 

Okaze de la nova epoko nia...

 

Jen la tria albumo de Hugo YASS  (Yass KAWAMURA) kiu aperas la 24an de Januaro 2024 elsendflue

10 titoloj (1 :02 :01)

1: Ĉu vi diras al mi la veron?
2: Ĉar mi ne scias...
3: La difino maltrafis estontecon...
4: Duskas sub la stel'.
5: Eĥoanta en la malhelo.
6: Stelbrila nokto.
7: Mistera melodio.
8: Ritmo de vivo.
9: Kiam vi flugas al la lun'.
10: Anohino kimito…Dancu ni!

GarageBand: HUGO YASS
Kantotekstoj: HUGO YASS
Komponado: HUGO YASS

©2024 HUGO YASS MUSIC

Temas pri poemoj enmuzikigitaj de Hugo Yass

La  albumo aŭskulteblas elsendflue ĉi tie en Spotifio

Ligiloj al diversaj  elsendfluejoj https://nodee.net/a/c4uxt92i

La poemoj, kaj tradukoj al la japanan, aperos ĉe la retejo de Hugo Yass

En la kulisoj de la miksado kaj preparoj por la EP "BELA VIVO" de TIM ĉe la Studio La Trappe kun Triboulet, Flo kaj TIM.

 

-Miksado en la studio kun Triboulet (soninĝeniero) kaj Flo !
kanto dum miksado "Pluvo kaj Vivo",   teksto kaj muziko de TIM

P1260239rd

 

-TIM el sia hejstudio  en Berlino prezentas  sian mojosan albumet-projekton
Fona kanto dum la prezneto de Tim "Fino de la tempo",  teksto Liven Dek, muziko TIM

TIMrd

 

-Antaŭ-mastrigado de la kanto "Pluvo kaj vivo" per  la Studer J37

P1260247rd

 

Eldono planita de la albumeto "Bela vivo"  por marto 2024.


Kvin-minuta  kulisa fimeto

 

La Mondanoj gajnis la premion de la 39a "kantoparado"

La Mondanoj gajnis la premion de la 39a "kantoparado" okazinta la 10an de januaro 2024.

Rezultoj de la 39a kantokarado

Kantoparado Rezulto

 

La kantoparado estas  konkurso kiu jam de pluraj jaroj famiĝis,  valorigante kaj agnoskante la  artan laboron plenumitan de la esperantoartistoj.

Ĝi estas regule organizita de La Ratkaptista Bando el Hameln (Germanio) Retejo de la Ratkaptista bando ĈI TIE !
ĉe Fejsbuko Ĉi Tie!
326554731 1180030775981673 155734988870446417 n
Anonco por la 39a  Kantoparado kun la  diversaj  kantoj de la artistoj

 

416113934 364119596263988 3545922110874266421 n

 

La Mondanoj  gajnis la premion  per la prezento de la kanto LA JUNULARO DE HODIAŬ eldonita  kiel unuopaĵo la 15an de decembro 2023 ĉe Vinilkosmo.

Premio Ratkaptisto

 

Jen la oficiala muzikvideo de la kanto LA JUNULARO DE HODIAŬ

La unuopaĵo disponeblas elŝute ĉe Vinilkosmo ĈI TIE !   Kaj en la kutimaj  elsendfluejoj provizitaj de Vinilkosmo en la mondo

 

 

Oficiala apero de la albumo "Jonny M - Petolas" la 5an de januaro 2024 ĉe Vinilkosmo. Petolas Jonny M Kovrilo250

Jonny M - Petolas estas la titolo de la albumo kaj ĝia produktado jam komenciĝis tuj post la antaŭa albumo Kreaktiva, daŭris tra la kronvirusa pandemio kaj nun pretas ĝustatempe por la nova jaro 2024!

Ĉi-foje, krom multaj tekstoj pri variaj temoj, personaj malfacilaĵoj kaj multege da ironio, ankaŭ troviĝas kunlaboro kun Tim Gallego.

Dek du kantoj atendas la aŭskultantojn en ĉi tiu freŝnova verko en konata rege-repa maniero – sed ĉi-foje ankaŭ aldoniĝas sudamerikaj sonoj!

La albumo estas disponebla ĉe Vinilkosmo fizike sur KD kaj elŝute en la kutimaj bitformatoj (MP3/FLAC/OGG) Ĉi tie!

Varbvideo kun fragmento de la kanto "Propra plaĉo"

Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :

TOP